La Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) – la plej malnova Esperanto-kursaro
en Norda Ameriko (kun pli ol 40-jara historio!) kaj unu el la plej bonaj en
la mondo – bonvenigas vin ĉi-jare en Nord-Karolino! Unu el la plej
gravaj aktivaĵoj subtenataj de ESF, NASK estas unika kleriga evento, kiu
altiras lernantojn de ĉiuj lingvoniveloj kaj ankaŭ profesiajn
Esperanto-instruistojn de la tuta mondo.
Ĉi-jare, la studentoj povos resti post NASK por partopreni en la landa
kongreso de Esperanto-USA (5-8a de julio, ĝi okazos en la sama kongresejo
kaj loĝejo). Por partopreni la landan kongreson, bv. fari la necesan
aranĝojn ĉe http://www.esperanto-usa.org.
Bv. kontakti Ellen M. Eddy, la administranton (EDDYELLEN ĉe aol.com), por pli da
informoj, aŭ vizitu NASK-retejon: http://esperanto.org/nask/.